supren hejmo supren hejmo
La Japana Budhano n-roj 162-169 (1974-75)

DARMAPADO


VORTOJ DE VERECO


Tradukita de Seiho Nishi

Antaŭparolo de la tradukinto

Darmapado (Dhamma-pada) aŭ Hokku-gjô (法句経) estas kolektaĵo de la vortoj, kiujn nia Ŝakjamunio postlasis al ni antaŭ 2400 jaroj. Ĝi estas populara libro pri la budaisma moralo. Ĝi konsistas el 423 sentecoj en formo de versaĵoj, kaj instruas al ni, kiamaniere ni povas liberigi nin de la surteraj suferoj kaj vivi ĉiam pace kaj feliĉe. La palia originalo naskiĝis ĉirkaŭ cent jaroj a.k.; ĝia ĉina traduko estis farita i.a. de hinda erudiciulo Iginan (維祇難) en la komenco de la 3-a jarcento. En 1855 ĝi estis la unuan fojon transplantita en Eŭropo per latina traduko de dana erudiciulo V. Fausböll. Japana traduko el angla teksto estis farita en 1906 de Tokiwa Daiĵo (常盤大定), kaj kelkajn jarojn poste en 1908 el la palia originalo de Ogihara Unrai (荻原雲来). Por mia esperanta traduko mi ĉefe utiligis la laste nomitan verkon (岩波文庫) 1935, kaj laŭbezone konsultis la verkon de Hashimoto Hôkei (橋本芳契,教育新潮社,1970), kiu detale komentis la ĉinan tekston, kies enhavo estas tamen en multaj lokoj pli-malpli rimarkinde diferanca de la palia.
Ĉe la fino esprimas mian koran dankon al mia kolego, d-ro Simazaki Saburô (島崎三郎), kiu abable rekomendis al mi esperantigon de la libro. Ĉar mi tamen bone scias, ke mi tute ne taŭgas al tia laboro, mi estas jam kontenta, se mi povus per tio prezenti, al miaj legantoj proksiman konturon de tiu ĉi sankta skribo senmorta. Ke ĝi servu al ni ĝuste hodiaŭ kiel gvidlibro tra la homa mondo, malpura kaj malluma kiel narako mem!

1. La Antitezoj

1. La koro estas la centro de ĉio; ĝi mastras ĉion. Se vi parolas kaj kondutas el malpura koro, la sufero akompanos vin ĉie, same kiel la ĉaro la ĉariston.
2. La koro estas la centro de ĉio; ĝi mastras ĉion. Se vi parolas kaj kondutas el pura koro, la feliĉo akompanos vin ĉie, same kiel la ombro la korpon.
3. Via kolero ne ĉesiĝos, kiom longe vi ne indulgas al la ofendinto lian agon.
4. Via kolero tuj ĉesiĝos, se vi indulgas al la ofendinto lian agon.
5. La malamo estos neniam subigata per malamo, sed nur per amo.
6. La malpaco neniam okazos, se vi estas ĉiam indulgema.
7. Se vi vivas lukse, senbride kaj malvirte, la diablo subigos vin, same kiel la vento arbuston.
8. Se vi tamen vivas modeste, sindetene kaj virteme, la diablo ne povos subigi vin, same kiel la vento montegon.
9. Kiu ne liberigis sin de la malpuro, ne meritas bonzan robon.
10. Nur kiu liberigis sin de la malpuro, meritas bonzan robon.
11. Estas maljustulo, kiu pretendas la veron malvera, kaj la malveron vera.
12. Estas tamen justulo, kiu pretendas la veron vera kaj la malveron malvera.
13. La avareco traboras la malkoleran koron, same kiel la pluvo gutetas tra la tegmenton krude faritan.
14. La avareco ne traboras tamen la kleran koron, same kiel la pluvo ne gutetas tra la tegmenton zorgeme faritan.
15. La malbonulo estas malfeliĉa dumvive kiel ankaŭ postmorte, ĉiam persektate de siaj faritaĵoj.
16. La bonulo estas feliĉa dumvive kiel ankaŭ postmorte, ĉiam rekompensate de siaj faritaĵoj.
17. La malbonulo estas duoble malfeliĉa, dumvive suferante pro siaj faritaĵoj, postmorte enfalinte en la narakon.
18. La bonulo estas duoble feliĉa, dumvive rekompensate de siaj faritaĵoj, postmorte naskiĝante en la deva-loko.
19. Kiu ne kondutas laŭ la darmo, ne taŭgas kiel bonzo, eĉ se li nur ofte recitas sutrojn. Li estas komparebla kun paŝtisto, kiu kalkulas la bovojn de siaj najbaroj.
20. Kiu tamen kondutas laŭ la darmo, taŭgas kiel bonzo, eĉ se nur malofte recitas sutrojn.

2 . La Modesteco

21. La modesteco kondukas vin al la senmorteco, kaj la senbrideco al la morto.
22. Kiu komprenas tion, vivas ĉiam modeste kaj ĝuas sanktulan vivon.
23. Kiu vivas mediteme, tolereme, brave kaj prudente, certe atingos la nirvanon.
24. Kiu vivas laboreme kaj prudente laŭ la darmo, akiros altan famon en la socio.
25. Per penado, sinkontrolado kaj ekzercado la saĝulo konstruas sablan digon nedetrueblan kontraŭ la torento.
26. La malsaĝulo vivas senbride; la saĝulo gardas la modestecon kvazaŭ raran trezoron.
27. Ne vivu senbride volupteme; kiu vivas modeste, ĝuas ĉiam grandan ĝojon.
28. La saĝulo vivas modeste kaj rigardas la suferantajn stultulojn aplombe malsupren el la turo de la saĝeco.
29. Modeste inter senbriduloj, maldorme inter dormantoj la saĝulo marŝas antaŭen, same kiel bucefalo inter fiĉevaloj.
30. Indro fariĝis mastro de ĉiuj dioj pro la virto de modesteco kaj riproĉata la senbrideco.
31. La pravrajano, kiu vivas modeste kaj evitas la senbridecon, forbruligas ĉian katenon kvazaŭ per flamo.
32. Tiamaniere li jam staras proksime de la nirvano.

3. La Koro

33. La koro estas ŝanceliĝema kaj malfacile kontrolebla. La saĝulo rektigas sian koron, same kiel la sagofaristo la sagon.
34. Nia koro trementas kvazaŭ fiŝeto surtere forĵetita, por forkuri el la mano de la diablo.
35. Benata estu la kontrolado de la kaprica koro! La koro kontrolita venigas al la vivo la ĝojon.
36. Kontrolu vian kaprican koron, malfacile kapteblan! La koro kontrolita venigas al la vivo la ĝojon.
37. Kiu kontrolas sian frivolan koron, liberigas sin de la regaso de la diablo.
38. Sen stabila koro kaj firma kredo la saĝeco ne estas perfeka.
39. Kiu forpelis la kapricon el sia koro, vivas trankvile kun firma kredo, kaj timas nenion.
40. Nia korpo estas fragila kiel karafo. Gardu vian koron sekure en la kastelo de kredo, kaj batalu kontraŭ la diablon per la armilo de saĝeco.
41. Ve! Nia korpo kuŝos post nelonge sur la tero, kaj estos forlasata kvazaŭ io eluzita.
42. Eĉ la malamo de malamiko ne superos la malfeliĉon venigitan per la maljusta koro.
43. Eĉ la amo de gepatroj ne superos la feliĉon vinigitan per la justa koro.

4. La Floroj

44. Kiu subigis la teron, la inferon kaj la ĉielon, kaj elektas la vojon al la nirvano, same kiel la saĝulo selekte kolektas la florojn.
45. Kiu oferas sin al la budaismo, faras tion.
46. Kiu komprenas la vivon ŝaŭma kaj efemera, rifuzas la florojn de la diablo, kaj ne renkontos tial la reĝon de la morto.
47. La morto forkaptas perforte tiun, kiu avide kolektas la florojn nur por si mem, same kiel la superfluego dronigas la vilaĝanojn en dormado.
48. Kiu kolektas la florojn nur por si mem, estos subigata de la morto meze de la kolektado.
49. Almozpetu en vilaĝoj, vi saĝuloj, same kiel abeloj kolektas la mielon ne difektante la florojn.
50. Ne kritiku la kondutojn de aliaj! Esploru nur la viajn!
51. Kiel bela floro sen bonodoro, la bona instruo estas senvalora sen praktikado.
52. Kiel bela floro kun bonodoro, la bona instruo alportas efikon nur la praktikado.
53. Faru laŭeble multajn bonojn, same kiel oni plektas belan girlandon el laŭeble multaj floroj.
54. La floroj ne odoras kontraŭ vento, same ankaŭ incensoj. La famo de la bonulo odoras kontraŭ vento, tiu la virtulo ĉiuflanken.
55. La odoro de la piulo superas eĉ tiun de la plej bona incenso.
56. La odoro de la incenso estas malforta; tiu de la piulo atingas la ĉielon.
57. Al la sindentenema piulo eĉ la diablo ne proksimiĝas.
58-59. Same kiel la bonodoraj floroj ekkreskas el kotaĵoj surstrate forlasitaj, eminentaj disĉiploj de Budao naskiĝas inter ordinaruloj.

5. La Stultulo

60. La nokto estas longa por maldoramanto, la vojo longa por laciĝinto. Same longa estas ankaŭ la vivo por stultulo, kiu ne komprenas la darmon.
61. Iru prefere sola, se vi ne trovas kamaradon, kiu ne superas nek egalas vin.
62. La stultulo afliktiĝas pro siaj idoj kaj havaĵoj. Mi tamen ne estas mia atmo.
63. Kiu pensas sin stulta, estas jam saĝa.
64. La stultulo ne komprenas la darmon eĉ se li dumvive restas apud la sanktulo, same kiel la lango sentas la guston de supo.
65. La saĝulo tuj komprenas la darmon, jam kiam li momente kontaktiĝas kun la sanktulo, same kiel la lango sentas la guston de supo.
66. La stultulo sindetenas malamike kontrau si mem, kaj gajnas suferojn per sia malbonaj faroj.
67. La malbona faro estas tia, kiu estas ĉiam akompanata de pento, kaj repagata per larmoj.
68. La bona faro estas male tia, kiu ne estas akompanata de pento, kaj postmorte per ĝojo.
69. La malbona faro estas por la stultulo mielo, kom longe ĝi ne maturiĝas. Kiam ĝi maturiĝas, li fuferas pro tio.
70. Per nura fastado oni ne komprenas la darmon eĉ deksesonon da kompreno, kiun oni akiras per la meditado.
71. La malbona faro maturiĝas tre malrapide kiel freŝa lakto. Kiel arda karbo kovrita per cindro ĝi tamen iom post iom brulvendas la farinton.
72. Estas stultulo, kiu planas difekti la alian, ĉar li per tio ne nur difektas sian bonan flankon, sed ankaŭ eĉ fortranĉas al si la kapon.
73. Multaj deziras vantan famon; inter bikŝuoj ili volas altan rangon, inter laikoj gravan oficon, kaj postulas de aliaj servon kaj oferon.
74. Ili pensas kaj agas ĉiam egocentre, kaj fariĝas tiamaniere ĉiam pli avidaj kaj arogantaj.
75. Tia ne estas tamen la vojo al la nirvano. Restu do for de ĉia famo kaj ĉia profito, vi bikŝuoj!

6. La Saĝulo

76. Amikiĝu nur kun tia saĝulo, kiu montras al vi, kion vi evitu, same kiel informante de kasita trezoro.
77. Se vi ĉiam penadas pr eviti, kion vi ne devas fari, vi estos amata de bonuloj kaj malamata de malbonuloj.
78. Ne amikiĝu kun malbonuloj kaj malnobluloj. Amikiĝu nur kun bonuloj kaj nobluloj.
79. La saĝulo trinkas la akvon el la darmo kaj dormas tiel trankvile kun paca koro.
80. La saĝulo ĉiam rektigas sin mem, same kiel la drenisto la fluon, la sagofaristo la sagojn kaj la ĉarpentisto la lignojn.
81. La saĝulo ne ŝanceliĝas en famo, same kiel ŝtonego en vento.
82. La saĝulo vivas virteme, estas tial ĉiam klara kaj trankvila kiel profunda akvaĵo.
83. La saĝulo forĵetas ĉion kaj avidas nenion; li estas ĉiam stabila, ĉu en feliĉo, ĉu en malfeliĉo.
84. Ne deziru idojn nek havaĵojn, ne nur per si mem sed ankaŭ per aliaj, ne deziru prosperon, kaj deziru nur esti bone, klere kaj juste.
85. Nur malmultaj atingas la transan bordon, dume la plej multaj daŭre vagadas tien kaj reen laŭlonge de tiu ĉi bordo.
86. Kiu praktikas la darmon povas nur atingi la transan bordon. Estas ekstreme malfacile transsalti la limon de la morto por disrompi la ĉenon de la renaskiĝo.
87. Forigu ĉiam malbonon kaj prenu ĉian bonon! Forlasu la hejmon kaj ĝuu la solecon!
88. Rezignu ĉion, posedu nenion! Tenu vin pura, liberigu vin de ĉia pasio!
89. Kiu praktikas la darmon, jam liberigis sin de ĉia pasio, kaj forigis ĉian malpiron el la koro, povas atingi la nirvanon jam en la nuna mondo.

7. La Arhato

90. Li suferas nenion, ĉar li jam trapasis ĉian vojon kaj estas tute liberigita de ĉia kateno.
91. Li sindone meditadas kaj volonte forlasas la hejmon, same kiel la ansero la lageton.
92-93. Li vivas malavide, modeste kaj libere kun pura kaj malplena koro. Li tial postlasas nenian spuron, same kiel la birdo en aero.
94. Li kontrolas sian pasion, same kiel oni dresas ĉevalon, kaj forĵetas ĉian malpuron el la koro. Eĉ la dioj envias lin.
95. Li ĉiam sintenadas tolereme kaj indulgeme kiel pura lageto; li do ne spertas la samsaron.
96. Li estas jam liberigita, kaj tial pensas, parolas kaj kondutas ĉiam trankvile.
97. Li estas vera eminentulo, kiu celas la nirvanon, interrompas la samsaron, rifuzas ĉian tenton kaj forĵetas ĉian deziron.
98. Kie arhato restadas, tie regas la feliĉo, en vilaĝo, en arbaro, en kampo aŭ altebenejo.
99. Ne kiel ordinaruloj, li volonte restadas en arbaro, ĉar li postulas nenion.

8. Unu Milo

100. Unu verso korpaciga estas pli valora ol mil versoj el senutilaj vortoj.
101. Unu kantiko korpaciga estas pli valora ol mil kantikoj el senutilaj vortoj.
102. Unu stanco el Darmapao estas pli valora ol cent kantikoj de senutilaj vortoj.
103. Kiu subigas sin mem, estas la plej supera militisto, pli supera ol kiu subighas milojn da malamikoj sur batalkampo.
104-105. Kiu subigas kaj kontrolas sin mem, estas vera heroo, al kiu la dioj, gandarvoj, maraoj kaj eĉ bramo ne povas kontraŭstari.
106. Pli bone estas servi momente al arhato, ol riverenci antaŭ dioj mil fojojn ĉiumomente dum cent jaroj.
107. Pli bone estas servi momente al arhato, ol festi Agnion en arbaro dum cent jaroj.
108. Pli efikeme estas servi momente al arhato, ol oferi kaj preĝi jarlonge al Agnio.
109. Kiu dece respektas seniorojn, akiras 4 bonojn: longan vivon, belan trajton, plezuron kaj potencon.
110-112. Pli bone estas vivi unu tagon fidele: prudente kaj brave, ol vivi cent jarojn male.
113-115. Plie bone estas vivi unu tagon por kompreni la vantecon de la vivo, la feliĉon de la nirvano kaj la ĝustecon de la darmo, ol vivi cent jarojn male.

9. La Malbona Konduto

116. Faru bonojn! Evitu malbonojn! Kiu maljuste serĉas feliĉon volonte reskas malbonojn.
117. Ne ripetu malbonojn! Amasigo de la malbonoj nepre venigas malfeliĉon al la aganto.
118. Ripetu nur bonojn! Amasigo de la bonoj nepre venigas feliĉon al la aganto.
119. Kiom longe la malbono ankoraŭ ne maturiĝas, la aganto povas esti eĉ feliĉa; kiam ĝi maturiĝas, li nepre renkontas malfeliĉon.
120. Kiom longe la bono ankoraŭ ne maturiĝas, la aganto povas esti eĉ malfeliĉa; kiam ĝi maturiĝas, li nepre renkontas feliĉon.
121. Ne neglektu etajn malbonojn! Kiel la akvo konstante gutetante plenigas la poton, la malbonaj agoj iom post iom amasiĝas kaj faras aganton malfeliĉa.
122. Ne neglektu etajn bonojn! Kiel la akvo konstante gutetante plenigas la poton, la bonaj agoj iom post iom amasiĝas kaj faras la aganton feliĉa.
123. Evitu malbonojn, same kiel la karavano evitas danĝerajn vojojn. Kiu deziras longan vivon, evitas venenojn.
124. Same kiel la veneno ne difektas la manon senvundan, la malbono ne difektas la ulon kun pura koro.
125. Kiu kalumnias la ulon kun pura koro, ricevas nepre repagon, same kiel oni disŝutas polvon kontraŭ la venton.
126. Ordinaruloj ripetas la renaskiĝon; malbonuloj enfalas en la narakon, justuloj iras en la ĉielon, kaj nur uloj kun pura koro atingas nirvanon.
127. Nenio en la mondo oni trovas ejon por fuĝi la repagon de la malbono farite, nek en aero, nek en maro, nek en monta groto.
128. Nenio en la mondo oni trovas ejon por fuĝi la potencon de la morto, nek en aero, nek en maro nek en monta groto.

10. La Vergo

129-130. Ĉiu timas la glavon. Ĉiu malamas la morton kaj amas la vivon. Mortigu neniun! Igu neniun mortigi!
131. Ĉiu vivaĵo ĝuas la vivon. Kiu serĉas plezuron en la difektado de vivaĵoj, ne ricevos la plezuron postmorte.
132. Kiu tamen ne serĉas plezuron en la difektado de vivaĵoj, ricevos la plezuron postmorte.
133. Ofendu neniun! La ofendaj vortoj revenas al vi kvazaŭ eĥo.
134. Kiu estas silenta kiel rompita sonorilo kaj ne agas aktive, staras jam proksime de la nirvano. Okazos al li neniam malpaco.
135. Same kiel paŝtisto pelas bovojn al la paŝtejo, la senileco pelas nin senescepte al la morto.
136. La stultulo faras senkonscie malbonojn kaj bruligas sin per sia propra ago.
137-140. Kiu difektas senpekulojn per vergo aŭ glavo, nepre ricevos unu el jenaj 10 repagoj (137): dolorego, kadukiĝo, difektiĝo, freneziĝo (138), reĝa puno, timinda kalumnio, disfalo de parencoj, perdo de havaĵoj (139), brulego de loĝejo kaj enfalo en narakon (140).
141. Kiom longe oni ne kredas la darmon, oni ne estas liberigata, eĉ se oni rigore daŭrigas la jogan vivon.
142. Se oni vivas juste, trankvile, sindetene kaj pure, kaj ne difektas vivaĵojn, li estas jam bramano, estas ŝramano, estas bikŝuo.
143. Ĉiam esploru vin mem kaj evitu la riproĉon antaŭvidebla same kiel bona buĉevalo la vipon. Penadu ĉiam kiel bona ĉevalo vipata.
144. Liberigu vin de ĉia sufero per kredo, sinesploro, kuraĝo, meditado kaj praktikado.
145. Enhavo same kiel 8.

11. La Kadukiĝo

146. Kial vi gaje ridas? La vivo estas efemera. Vi estas ĉirkaŭita de mallumo. Kial vi ne serĉas lumon?
147-148. Vudu! Via korpo estas amaso da difektoj, suferoj kaj pasioj. Ĝi kadukiĝas kaj malsaniĝas. La amaso da abomenajoj dieruiĝas, kaj la vivo nepre finiĝas per la morto.
149. Vidu! La cindrogrizaj ostoj kuŝas forlasite kvazaŭ aŭtunaj kalabasoj.
150. Nia korpo estas kunmetaĵo el skeleto, karno kaj sango, ujo de senileco kaj morto, fiero kaj peko.
151. Eĉ la pompa vagono de reĝo rompiĝas; same ankaŭ nia korpo. Neniam tamen nuliĝas la virto de boneco.
152. La stultulo maljuniĝas kiel bovo. Lia karno pliiĝas, lia saĝeco tamen ne.
153. Mi ne sciis, kiu faris la loĝejon, en kiu mi estas enfermita. Tiamaniere mi ripetis la renaskiĝon kaj trovis la vivon ĉiam suferoplena.
154. Mi nun scias, kiu faris la loĝejon. Ne konstruu ĝin refoje! La fostoj kaj traboj jam rompiĝis, kaj mia korpo estas nun libera de ĉia pasio.
155. Kiu vivis senbride kaj diboĉe en sia juneco, mortos mizere kvazaŭ amase en senfiŝa lagego.
156. Kiu vivis senbride kaj diboĉe en sia juneco, kuŝos en mortlito kvazaŭ rompita sago, vene rememorante la pasintajn tagojn.

12. La Memo

157. Estu ĉiam singardeme, se vi amas vin mem. La saĝulo esploras sin mem almenaŭ unu fojon ĉiutage
158. Ĝustigu vin mem unue, se vi volas ĝustigi la alian.
159. Regu vin mem unue, se vi volas regi la alian.
160. Kiu estas via mastro ekster vi mem? Vi trovos en vi mem la plej bonan mastron.
161. La stultulo difektas sin per la pekoj faritaj, naskitaj kaj kaŭzitaj de li mem, same kiel la gemo estas skrapebla per diamanto.
162. Se oni ne obeas al la moralordono, lasas sin volonte al la mano de malamiko, same kiel sala-arbo ĉirkaŭvolvita de grimpanataj herboj.
163. La malbonoj kaj malutiloj estas facile fareblaj. La bonoj kaj utiloj male nur malfacile.
164. Kiu kalumnias la instruon de sanktuloj pereas pro sia malsaĝeco, same kiel la kataka arbo (?) forvelkas, kiam la fruktoj maturiĝas.
165. Oni malpurigas sin mem per siaj propraj pekoj; tia malpuro ne estas forviŝebla per la manoj de alia.
166. Plenumu vian devon unue, antaŭ ol vi servas al aliaj.

13. La Triviala Mondo

167. Ne kondutu malnoble! Ne vivu senbride! Ne kredu je herezoj! Ne subtenu trivialaĵojn!
168-169. Streĉu vin! Praktiku vin! Praktiku la darmon! Ne kredu je herezoj! Tiamaniere vi povos dormi trankvile, ne nur en la nuna mondo, sed ankaŭ en la venonta.
170. Kiu konsideras la nunan mondon ŝaŭma kaj efemera, ne renkontas la reĝon de la morto.
171. Vidu la mondon pompa kiel reĝa vagono! Stultuloj dronas en ĝi; saĝuloj ne interesiĝas pri ĝi.
172. Kiu interrompis sian ĝisnunan senbridan vivon kaj sintenadas nun modeste, lumigas la mondon, same kiel la luno demetis nuban vualon.
173. Same ankaŭ, kiu kompensis sian ĝisnunan malvirtan vivon per la virta.
174. La nuna mondo estas malluma. Kiu kapablas vidi eĉ en la mallumom troviĝas tre malofte, tiel malofte, ke birdo en reto forflugas en la aeron.
175. La sovaĝa anseraro transmigras la ĉielon; la homo flugas tra la aero per okulta kapablo. La saĝulo subigas la diablan armeon kaj forlasas la trivialan mondon.
176. Kiu pekas kaj mensogas, kaj ne kredas je la venonta mondo, faras laŭokaze ĉian malbonon.
177. La avarulo ne iras en la ĉielon; la malsaĝulo ne ŝatas almozdonon; la saĝulo volonte almozdonas kaj ricevas la feliĉon en la venonta mondo.
178. La regado sur la tero, aŭ la eniro en la ĉielon aŭ eĉ la tronado sur la tuta mondo ne estus pli feliĉa ol la srota-apano.

14. La Budao

179. Li jam subigis sin mem kaj akiris la venkon, kiun ĝis nun neniu sukcesis. Kiu povus deflankigi lin, budao kun senfina saĝeco?
180. Li jam subigis ĉian pasion. Kiu povus deflankigi lin, budaon kun senfina saĝeco?
181. La saĝulo ĝojas la profundan meditadon en la trankvila soleco. Tian vivon eĉ la dioj envias.
182. Estas por ni tre malofta ŝanco, naskiĝi kiel homo, atingi grandan aĝon, kaj aŭskulti la predikon de budaoj, kiuj tre malofte ekaperas en la mondo.
183. Ne faru malbonojn, faru nur bonojn kaj purigu vian koron. Tio estas la instruo de budaoj.
184. Elportu la suferojn kaj celu nur la nirvanon. Ne troviĝas pravrajano, nek ŝramano, kiu ĉagrenas alian.
185. Insultu neniun, difektu neniun, detenu vin en diro kaj ago, manĝu modere kaj meditadu trankvile! Tio estas la instruo de budaoj.
186. Eĉ la pluvo de moneroj ne kontentigos la avarulon. Estu saĝulo, kiu komprenas la maldolĉon de l'avareco.
187. Estas disĉiplo de budao, kiu ne sentas ĝojon eĉ al la ĉiela plezuro, kaj estas libera de ĉia pasio.
188-189. Oni ofte adoras el timo montojn, arbarojn, ĝardenojn, arbegojn, sanktejojn k.a. Tia adorado estas tamen sensenca; tiamaniere oni ne povas liberigi sin de surteraj suferoj.
190-192. Kiu tamen estimas la tri-ratnon, kaj komprenas la kvar-satjon kaj ok-vojon, povas liberigi sin de ĉia sufero.
193. Sanktulo nur malofte naskiĝas kaj ne ĉie en la mondo. Benata estu la gento, kiu naskis lin.
194. Benata estu la ekapero de la budao, la prediko de la darmo kaj la agordo de la samgo kaj ĝia prospero.
195-196. La budao kaj liaj disĉiploj staras trans ĉia diskuto kaj super ĉia sufero. Kiu servas al tiaj sanktuloj ricevos feliĉegon nemezureble grandan.

15. Feliĉo

197. Ni pasigu ĝojplenan vivon sen malamo, sen malamo inter malamantoj.
198. Ni pasigu ĝojplenan vivon sen sufero, sen sufero inter suferantoj!
199. Ni pasigu ĝojplenan vivon malavare, malavare inter avarantoj!
200. Ni pasigu ĝojplenan vivon sen havaĵoj! Nutru nin per ĝojo, same kiel la dioj en la ĉielo.
201. Venkinto estas malamata, venkinto suferas. Sen konkuro ni vivu trankvile kaj senĝene!
202. Nenio estas pli arda ol la avareco, pli pekema ol kolero, pli suferiga ol la vivo nekonstanta. Nenio estas pli feliĉa ol la niravano.
203. La malsato estas la plej granda doloro, kaj la vivo ŝanĝema la plej granda sufero. Kiu komprenas tion, akiros la feliĉegon de la nirvano.
204. La sanego estas la plej granda trezoro, la kontenteco la plej granda riĉeco, la fideleco la plej granda parenceco, kaj la nirvano la plej granda feliĉo.
205. Forlasinte la hejmon, troviĝante en la soleco kaj sindonante al la darmo, oni liberigas sin de ĉia peko kaj de ĉia malbono.
206. Ni estos feliĉaj, se ni povos renkonti sanktulon kaj vivi kun li, kaj se ni krome ne vidos stultulojn.
207. Kun stultuloj la vojo estas longa, kaj la vivo suferoplena same kiel kun malamikoj; kun saĝuloj la vivo estas ĝojplena, same kiel kun parencoj.
208. Ni do ĉiam akompanu eminentulon saĝan, erudician, toloreman, fidelan kaj sanktan kiel la luno inter steloj.

16. La Amo

209. Kiu kondutas kontraŭ sia devo kaj laŭ sia volo, malamas la justulon.
210. Ne amu, nek malamu, por ke vi ne suferu!
211. Amu neniun, por ke vi ne suferu, kiam vi perdas la amon. Kiu ne amas, nek malamas, estas ĉiam libera.
212. La sufero kaj timo naskiĝas ĉiam de la amo. Kiu ne amas, ne suferas, nek timas.
213-216. De la amo, ĉu parenca ĉu seksa, naskiĝas la sufero kaj timo. Kiu liberigis sin de la amo, ne suferas, nek timas.
217. Kiu estas sindetenema kaj fidela en diro kaj faro, estas ĉiam amata de ĉiuj.
218. Kiu liberigis sin de ĉia vivdeziro, staras jam proksime de la nirvano.
219-220. Kiu revenis de longa vojaĝo, estas ĉiam varme bonvenigata de la parencoj kaj amikoj; la bonfaranto en la nun mondo estos ankaŭ same bonvenigata en la venonta mondo.

17. La Kolero

221. Ne koleru, ne fieru! Liberigu vin de ĉio! Kiu liberigis sin mense kaj korpe ne suferas.
222. Subigu la koleron! Bona konduktoro lerte bremsas la kalseŝon kaj ne tenas la bridon nur formale.
223. Subigu la koleron per pacienco, la malbonon per bono, la avarecon per disdono, kaj la mensogemulon per veraj vortoj.
224. Parolu nur verojn! Ne koleru! Fordonu vian lastan havaĵon! Tiamaniere vi povos iri en la ĉielon.
225. Kiu ĉiam kondutas humane kaj ne difektas vivaĵojn, povas iri en la nemortan mondon.
226. Kiu ĉiam konscie penas por atingi la nirvanon, tenas la koron ĉiam pure.
227. Neniu restas neriproĉite; oni estas egale riproĉata, ĉu oni silentas, ĉu oni multe parolas. Tial estas jam de pratempo.
228. Ne troviĝis iam, ne troviĝas nun tia homo, kiu estas nur riproĉata, aŭ nur laŭdata.
229-230. Kiu tamen kondutas sendifekte laŭ la darmo, kaj estas laŭdata de la saĝuloj, estas pura oro. Kiu povus riproĉi lin? La dioj kaj eĉ Bramo senkondiĉe laŭdas lin.
231. Gardu vian faron de la kolero! Ne faru malbonojn, faru nur bonojn!
232. Gardu vian parolon de la kolero! Ne parolu malbonojn, parolu nur bonojn!
233. Gardu vian volon de la kolero! Ne volu malbonojn, volu nur bonojn!
234. Estas vera saĝulo, kiu gardas sian faron, sian parolon kaj sian volon de la kolero.

18. La Malpuro

235. Vi estas nun kvazaŭ velkinta folio. La komisiito de Jamaraĵo estas proksima. Vi nun staras ĉe la pordo de ekvojaĝo. Vi tamen ankoraŭ ne estas preta por la vojaĝo.
236. Konvertiĝu senprokraste! Estu saĝa! Kiu forigis de si la malpurojn, povas eniri en la ĉielan sanktejon.
237. Vi jam ne estas juna kaj staras proksime de Jamaraĵo. Survoje vi ne trovos restejojn. Vi tamen ankoraŭ ne estas preta por la vojaĝo.
238. Konvertiĝu senprokraste! Estu saĝa! Kiu forigis de si la malpurojn, neniam refoje spertos la naskiĝon kaj maljuniĝon.
239. Penu ĉiumomente forigi de vi malpurojn, same kiel forigisto forigas la malpuraĵojn de la arĝento
240. La rusto produktiĝas de la fero kaj korodas ĝin. La malpuraj agoj kondukas la aganton al la narako.
241-242. Neglektemo en recitado, mallaboremo, maldiligenteco kaj senbrideco, kiel ankaŭ la malĉasteco kaj avareco; ili estas ĉiuj la malpuroj de la vivo. La malbonaj agoj estas la malpuroj ne nur en la nuna mondo sed ankaŭ en la venonta.
243. El ĉiuj malpuroj tamen la mensa mallumo estas la plej malsupra. Forigu ĉi tiun malpuron kaj fariĝu puraj, vi bikŝuoj!
244-245. Al senhontaj kaj fieraj malvirtuloj la vivo estas facila, al modestaj kaj saĝaj ĝi estas male malfacila.
246-247. Kiu mortigas vivaĵojn, kiu mensogas, rabas, adultas aŭ drinkas, fosas sian radikon jam en la nuna mondo.
248. La senbrideco estas malvirto. Ke la avara kaj kontraŭarma vivo ne daŭre turmentu kaj difektu vin!
249. Oni almozdonas laŭ sia kredo kaj sia volo. Se oni hontas je sia almozula vivo, la koro iĝas neniam stabila.
250. Se oni tamen kontenta je sia almozula vivo, la koro estas ĉiam stabila.
251. Nenio estas pli arde ol la avareco, pli obstina ol kolero, pli obskura ol la stulteco kaj pli furioza ol la amo.
252. Kiu volonte malkovras la kulpon de aliaj kaj kaŝas la sian, similas al vetanto, kiu mistifikas la kubon al li malprofiteman.
253. Kiu volonte riproĉas la kulpon de aliaj, malpurigas nur sian propran koron.
254. La birdo ne postlasas sian spuron en la aero; la herezulo ne povas esti ŝramano; la stultulo ŝatas sensencan diskuton, la tatagato neniam.
255. La birdo ne postlasas sian spuron en la aero; la ŝramano ne povas esti herezulo; ĉio estas ŝanĝema, nur Budao estas konstanta.

19. La Justeco

256. Ne juĝu facilanime! Distingu klare, kio estas justa, kio maljusta.
257. La justulo ne juĝas perforte, juĝas senpartie kaj prudente.
258. La saĝulo ne multe parolas, sed kondutas trankvile kun amo kaj kuraĝo.
259. La kredanto ne multe parolas, kaj silente praktikas la darmon.
260-261. Ne ĉiu grizharulo estas senioro. La vera senioro praktikas la darmon kaj forĵetas ĉian malpuron el sia koro.
262-263. Lerta parolo kaj bela mieno ne konvenas al la bonulo. La vera bonulo ne estas avida, nek enviema, nek flatema.
264-265. Kiu estas pekema kaj mensogema, ne rajtas esti ŝramano, eĉ se li razas al si la kapon. La vera ŝramano forviŝas ĉian malpuron el sia koro.
266-267. Kiu nur pasigas almozulan vivon, ne estas bikŝuo. La vera bikŝuo vivas for de ĉia malpuro.
268-269. Kiu nur sintenadas silente, ne estas saĝulo. La vera saĝulo distingas la bonon de la malbono kvazaŭ per pesilo.
270. La sanktulo ne estas kontenta per la savado de unuopaj vivaĵoj, sed celas savi la tutan mondon.
271-272. Nura joga vivo ne sufiĉas, vi bikŝuoj! Ne estu kontentaj, kiom longe vi ne forpelas ĉian malpuron el via koro!

20. La Vojo

273. El ĉiuj vojoj la ok-vojo estas la plej supera, el ĉiuj veroj la kvar-vero, kaj el ĉiuj virtoj la malavideco. El ĉiuj dupenduloj la olulohavanto estas la plej supera.
274. La ok-vojo estas la sola ĝusta voj. Praktiku ĝin! La mondo estas nenio alia ol la marao enkorpiĝinta.
275. Kiu iras tiun ĉi vojon, povas liberigi sin de la sufero. Mi tiamaniere sukcesis forigi la venenan sagon.
276. Kiu iras tiun ĉi vojon, povas eskapi la demonan kaptilon. Tiel predikas la tatagato.
277-279. Ĉio estas ŝanĝema, ĉio estas suferiga, al ĉio mankas la memo. Kiu komprenas tion per la saĝeco, povas liberigi sin de ĉia sufero. Kaj tio estas la vojo al la nirvano.
280. Kiu estas malkuraĝa, maldiligente kaj ne posedas fortan volon, ne povas trovi la ĝustan vojon.
281. Kiu atenteme parolas, ĝuste pensas kaj virteme kondutas, jam praktikas la doktrinon de la granda sanktulo.
282. Riĉigu vian saĝecon per observado kaj praktikado.
283. Forhaku la arbojn en via koro, kaj fariĝu senarbaj! Tiamaniere vi povas atingi la nirvanon, vi bikŝuoj!
284. Kiom longe la voro sentas al virino eĉ peceton da ampasio, li estas alligita al ŝi, same kiel bovido al la patrina mamo.
285. Fortranĉu vian ampasion kiel aŭtunan lotuson, por ke vi ektrovu la vojon al la nirvano.
286. Pasigante agrablan vivon, tie ĉi en somero kaj tie en vintro, la malsaĝulo pripensas nur la nunan mondon, kaj ne atentas la morton alproksimiĝantan.
287. La morto neatendite forkondukas tiun, kiu alkroĉas al siaj idoj kaj brutoj, same kiel la inundo englutas la tutan vilaĝon en dormado.
288-289. De la morto oni povas repreni neniun, nek filon, nek patron, nek parencojn, nek amikojn. Komprenu tion kaj purigu la fojon al la nirvano.

21. Diversaĵoj

290. La saĝulo volonte forĵetas efemerajn plezurojn, por gajni la eternan feliĉon.
291. Kiu plezurigas sin difektante la alian, dronigas sin mem en la kaoson de la malamo, el kiu li ne povas eskapi.
292. Kiu kondutas laŭvole kaj senbride, plimultigas la malpuron en la koro.
293. Kiu tamen kondutas sindetene kaj juste, nuligas la malpuron en la koro.
294. La bramano murdas la patrinon kaj patron, mortigas ambaŭ reĝojn kune kun iliaj vasaloj kaj ruinigas iliajn landojn kaj malgraŭ ĉio li mem restas sendifekte.
295. La bramano murdas la patrinon kaj patron kaj ambaŭ bramanajn reĝojn kaj forpelas la tigron kiel la kvina kovrulo, kaj malgraŭ ĉio li mem restas sendifekte.
296-298. La disĉiploj de Gotamo devas esti ĉiam maldormaj kaj meditadi tage kaj nokte pri Budao, Darmo kaj Samgo.
299-301. La disĉiploj de Gotamo devas preĝi tage kaj nokte por ke ili ĉiam restu humanoj kaj stabilaj.
302. Estas malfacile forlasi hejmon; estas tamen suferoplene resti ĉe hejmo, aŭ eĉ vivi kun kamaradoj. Deziru nur, ke vi ne seniliĝu, ĉar la seniliĝo estas ĉiam akompanata de la suferoj.
303. Kiu vivas fidela al la darmo kaj krome posedas bonfamon kaj monon, estos respektata ĉie kaj ĉiam.
304. La saĝulo distingiĝas eĉ en la malproksimo, same kiel la himalaja neĝo; la stultulo restas obskura eĉ en la proksimo, same kiel la sago pafita en noktan mallumon.
305. Ordigu ĉiumomente vian konduton en sola sidado kaj ĝuu la trankvilan vivon kiel en arbaro!

22. La Narako

306. Kiu mensogas, enfalos en la narakon; same ankaŭ tiu, kiu pretendas kvazaŭ li ne faris la malbonon, kiun li mem faris. Ili devas labori en malnobla okupo.
307-308. Kiu faras malbonojn en bonza skarpo, enfalos en la narakon. Al tia senhontulo pli konvenas nutri sin per ardaj ferpecetoj, ol vivi per almozo.
309-310. Kiu adultas, ricevos kvar punojn; malhonoro, maltrankvilo en lito, riproĉo de la publiko kaj enfalo en narakon. Li ricevos krome severan kondamnon de reĝo.
311. Kiu malatente kantas miskanton, vundas la manon. Eĉ la rigora servado, se malatente farata, kondukos la aganton al la narako.
312. Maldiligente, neglekteme kaj dubeme en la servado oni ne atingos la grandan sukceson.
313. Faru kuraĝe, kion vi deva fari! Facilanimaj herezuloj disŝutas tiaokaze nur la polvon.
314. Ne faru malbonojn, faru nur bonojn, por ke vi poste ne pentu!
315. Gardu vin, senĉese, same kiel la landlima fortreso gardas ambaŭflanke, interne kaj ekstere.
316-318. Kiiu havas maljustan penson, kaj ne hontas kion hontendan, ne timas kion timendan kaj ne evitas kion evitendan naskiĝos en la narako.
319. Loi tamen ĝuste pensas kaj klare distingas kion evitendan de kio neevitenda, naskiĝos en la devaloko.

23. La Elefanto

320. Kiel la elefanto elportas sagojn sur la batalkampo,same mi elportas ĉian kalumnion de herezuloj.
321. La dresitaj elefantoj estas utilaj sur batalkampo kaj en reĝa kortego; kiu kontrolas sin mem, estas la plej valora el la kunhomoj.
322. Dresitaj muloj, indusaj ĉevaloj, elefantoj kun gigantaj dentegoj, ĉiuj estas tre valoraj; la plej valora estas tamen la homo, kiu kontrolas sin mem.
323. Per tiaj bestoj oni tamen ne povas atingi la lokon celitan, sed nur per la sinkontrolado.
324. Triviĝas seksardaj elefantoj nedreseblaj; ili rifuzas ĉian manĝaĵon kaj sopiras nur sovaĝan arbaron.
325. Kiu ŝatas kiel porko nur dormadon kaj manĝadon, ofte ripetas la renaskiĝon.
326. Iam mi kondutis laŭ mia volo; nun mi kontrolas min mem, same kiel oni dresas seksardan elefanton per hoko.
327. Ĝuu la sindetenemon, gardu vian koron de ĉia danĝero, same kiel la elefanto penas liberigi sin el la ŝlimo.
328. Se vi ektrovis kamaradon saĝa kaj justa, iru kune antaŭen la ĝustan vojon, ĝoje kaj kuraĝe trans ĉian baron.
329. Se ne, iru prefere sole, kiel reĝo venkite forlasas sian landon, aŭ kiel elefanto en arbaro.
330. Ne iru kun stultulo! Iru prefere sola, kiel elefanto en arbaro, virteme kaj malavide.
331. Estas feliĉo, ke ni havas fidelan amikon, vivas kontente, mortas senpente kaj subigas ĉian suferon.
332. Estas feliĉo, ke ekzistas en la mondo la patrineco, la patreco, la ŝramaneco kaj la bramaneco.
333. Estas feliĉo, ke ni vivas ĝismorte laŭ la darmo, en firma kredo, riĉigante la saĝecon kaj ne farante malbonojn.

24. La Ampasio

334. La ampasio ĉiam pli kreskas kiel grimpantaj fiherboj. La senbridulo senĉese vagadas, same kiel la simio serĉas fruktojn en arbaro.
335. Se oni vivas senbride laŭ sia pasio, la suferoj senĉese kreskos kiel grimpantaj figerboj.
336. Se oni tamen subigas sian pasion, la suferoj forlasos lin iom post iom, same kiel la akveroj gutetas de lotusa folio.
337. Forigu vian pasion el via koro, same kiel la serĉanto de kuracherboj elradikigas fiherbojn, por la diablo ne difektu vin, same kiel la fluo difektas la fragmitojn.
338. La suferoj ĉiam nove kreskas el la pasio ne elradukigita, same kiel la plantidoj el la stumpo postlasita.
339. La voluptuloj dronas en la ondoj de la ampasio konsistanta el 36 torentoj.
340. La torentoj de la pasio inundas, kaj la grimpantaj fiherboj densiĝas. Elfosu iliajn radikojn, kie jn ili kreskas.
341. Kiu fordonas sin al la pasio kaj ĉasas nur karnajn plezurojn, venigas propravole la kvar suferojn de la vivo.
342. Kiu fordonas sin al la pasio, daŭre ricevos la suferojn, ĉiam baraktante kiel leporo en kaptilo.
343. Liberigu vin de la pasio, vi bikŝuoj! Ĝi malhelpas al vi la eniron en la nirvanon.
344. Kiu iam forlasis la hejmon por vivi en soleco, kaj poste revenas hejmen, serĉas propravole la katenon, de kiu li iam liberigis sin.
345. La saĝulo ne konsideras la feron kaj lignon kiel katenoj, sed la havaĵojn kaj familion.
346. Li do kuraĝe distranĉas tiujn ĉi katenojn kaj daŭrigas sian migradon.
347. La avidulo iras laŭl la fluo, kiun li mem pretis, same kiel la araneo transiras la fadenon, kiun ĝi ŝpinis. La saĝulo disigas sin de la pasio kaj libere migradas laŭ sia plano.
348. Kiu estas liberigita de ĉio en la pasinta, nuna kaj venonta mondoj, ne spertas refoje la naskiĝon kaj morton.
349. Kiu avide serĉas la plezuron en la vivo, ĉiam pli instigas la ampasion kaj ĉiam pli firmigas la katenojn.
350. Kiu tamen ĉiam trankvile meditadas kaj detenas sin de la malpuroj, disrompas la demonan katenon.
351. Kiu ne timas la morton kaj vivas pure kaj liberigite, pasigas la lastan vivon.
352. Kiu estas senpasia, malavida kaj krome rezona kaj erudicia, meritas la nomon de granda saĝulo; li pasigas la lastan vivon.
353. Mi jam subigis ĉion, komprenis ĉion, forigis ĉion, kaj estas pura kaj libera. Kion mi havas instrui plu?
354. La vivo laŭ la darmo superas ĉion. La liberigo de la ampasio subigas ĉian suferon.
355. La stultulo, kiu ne deziras la nirvanon, ĝuas nur la plezuron de la vivo kaj difektas sin kvazaŭ sian malamikon.
356-359. La kampo dezertiĝas pro fiherboj; same ankaŭ la homo pro avideco, pro kolero, pro stulteco kaj pro avareco. La almozdono al la subigantoj de tiaj malvirtoj certe venigos al vi grandan utilon.

25. La Bikŝuo

360-361. Gardu al vi la okulon, orelon, nazon kaj langon kiel ankaŭ la faron, parolon kaj volon kontraŭ ĉia malpuro; unuverte gardu vin mem kontraŭ ĉia malpuro.
362. Estas bikŝuo, kiu kontrolas la manon, piedon kaj parolon, meditadas trankvile kaj estas kontenta je la soleca vivo.
363. Se la bikŝuo kontrolas al si la buŝon kaj predikas trankvile, lia parolo estas dolĉa kaj bela.
364. Se la bikŝuo amas la darmon kaj ĉiam pensas kaj agas laŭ la darmo, li neniam perdos la darmon.
365-366. Kiu envias la enspezon de aliaj, kontentiĝas neniam. Kiu laboras diligente kaj kontente je eta enspezo, eatas laŭdata eĉ de dioj.
367. Estas vera bikŝuo, kiu volas nenion posedi kaj ne ĉagrenigas, eĉ se li perdis la tutan havaĵon.
368. Bikŝuo, kiu estas ĉiam preta por bonfaro kaj vivas kun firma kredo, certe atingos la lokon senŝanĝan kaj senĝenan.
369. Bikŝuoj! Elĉerpu la akvon el via ŝipeto, por ka vi povu veturi pli facile! Kiu liberigis sin de avareco kaj kolero povos pli facile atingi la nirvanon.
370. Distranĉu kvin dezirojn, forigu la kvin pasiojn, kaj praktiku la kvin radikojn, Bikŝuo, kiu subigis la kvin alteniĝojn, estas nomata transvadanto de la torento.
371. Bikŝuoj! Meditadu trankvile, ne estu senbridaj, nek pasiaj; ne englutu la ardajn forpilkojn, por ke vi poste neagonie ekkriu ĉe la bruligo.
372. Kiu ne estas saĝa, ne meditadas; kiu ne meditadas, ne estas saĝa. Kiu estas saĝa kaj ĉiam meditadas, estas jam proksima al la nirvano.
373. Kiu trankvile meditadas en sonhoma domo, povas ĝui la plezuron de la soleco.
374. Kiu komprenas la efemerecon de la vivo, povas jam ĝui la ĝojon de la senmorteco.
375. La unua kondiĉo de la bikŝuo estas, ke oni gardas la sensojn, vivas kontente, virteme kaj laŭorde, kaj krome havas bonajn amikojn.
376. Se vi ĉiam disdonas almozojn materie kaj spirite, kaj kondutas laŭorde, la vivo estas al vi ĉiam ĝojplena kaj sensufera.
377. Bikŝuoj! Forĵetu ĉian avideman kaj kolereman senton senreste for de via koro, same kiel la jasmeno forigas la velkintajn foliojn.
378. Kondutante kaj parolante trankvile, kaj forĵetante ĉian havaĵon, la bikŝuo ĝuas por la unua fojo la stabilan vivon.
379. Ĉiam esplorante kaj gardante sin, la bikŝuo vivas por ĉiam pace kaj trankvile.
380. Estu via mastro, estu via subteno! Subigu vin mem, same kiel la ĉevalisto dresas la bonan ĉevalon.
381. Bikŝuo, kiu donas sin absolute al la budaismo, atingos la nirvanon eterne pacan.
382. Bikŝuo, kiu donas sin jam de sia juneco al la budaismo, lumigas la mondon, same kiel la luno ĵus demetinta nuban vualon.

26. La Bramano

383. Kuraĝe distancu la fluon de la pasio, forigu la avidecon kaj komprenu la vantecon de la ŝanĝema mondo: Tiamaniere vi povos ekkoni la nirvanon, vi bramanoj!
384. Se vi atingas la transan bordon de ambaŭ principoj*, vi estas jam liberaj de ĉia kateno.
385. Mi nomas lin bramano, kiu estas sentima kaj senkatena, kaj absolute indiferenta eĉ pri la trans bordo*.
386. Mi nomas lin bramano, kiu trankvile meditadas kun firma kredo kaj forigis ĉian malpuron el sia koro. Tiamaniere li atingis la plej superan statan.
387. La suno brilas dumtage, kaj la luno dumnokte; la armeo brilas per armiloj, kaj la bramano per la trankvila meditado. La budao lumigas la malluman mondon per sia prestiĝo.
388. Estas bramano, ĉar li forigas de si ĉian malbonon; estas ŝramano, ĉar li pasigas trankvilan vivon; estas pravrajano, ĉar li forviŝis de si ĉian malpuron.
389. Ne batu bramanon! La batita bramano ne redonu la baton! Ĉar tamen neniu batas bramanon, la bramano ne redonas la baton.
390. Por la bramano la subigo de la ampasio estas grava afero. Ju pli forte li subigas ĝin, des pli malmulte li suferas.
391. Mi nomas lin bramano, kiu severe gardas siajn farojn, parolon kaj pensojn de la malbono.
392. Oni humile riverencu antaŭ la predikanto de la darmo, same kiel la bramano antaŭ la sankta fajro.
393. Ne pro hararanĝo, nek pro deveno, sed nur pro kredo kaj praktiko oni distingas la bramanon.
394. Kio valoras al vi la hararanĝo kaj la robo, se vi kaŝas sub ili la malbonajn pensojn?
395. Mi nomas lin bramano, kiu vestas sin per ĉifonaĵoj, montras tendenojn kaj vejnojn sub malgrasa haŭto kaj trankvile meditadas en soleca arbaro.
396. Kiu naskiĝis en nobela kasto estas nenio alia ol riĉa nobelulo; la bramano devas posedi nenion, kaj ekspluati nenion.
397. Mi nomas lin bramano, kiu volonte forĵetas ĉian vivdeziron kaj liberigis sin de ĉia kateno.
398. Mi nomas lin bramano, kiu disligis ĉian katenon kun firma kredo, kaj disrompis ĉian muron.
399. Mi nomas lin bramano, kiu toleras ĉian maljustan traktadon kiel insultojn, batojn, katenojn, ktp.
400. Mi nomas lin bramano, kiu ne koleras, nek avidas, kaj ĝismorte penadas, por perfektigi sian lastan vivon* per severa ekzercado.
401. Mi nomas lin bramano, kiu estas absolute malavida kaj libera, same kiel akvero sur lotusa folio aŭ papavosemo sur pingla pinto.*
402. Mi nomas lin bramano, kiu bone komprenas la rimedon por forigi ĉian suferon, kaj por iĝi senŝarĝa kaj senkatena.
403. Mi nomas lin bramano, kiu estas saĝa, klera kaj racia, kaj jam akiris la plej superan econ de la arhato.
404. Mi nomas lin bramano, kiu ne havas amikon, nek difinitan loĝejon, kaj vivas solece kaj malavare.
405. Mi nomas lin bramano, kiu portas nenian armilon kaj difektas neniun, ĉu senpere ĉu pere.
406. Mi nomas lin bramano, kiu sintenadas pace en malpaco, trankvile en maltrankvilo kaj malavare inter avaruloj.
407. Mi nomas lin bramano, kiu facile disigas sin de la avareco, kolero, fiero kaj mistifiko, tiel facile kiel papavosemo falas de sur la pingla pinto.
408. Mi nomas lin bramano, kiu ne parolas per malmildaj vortoj, por ke li instigu neniun.
409. Mi nomas lin bramano, kiu ne volas havigi al si ion ne donacitan al li.
410. Mi nomas lin bramano, kiu nenion deziras nek esperas, ne nur por la nuna vivo sed ankaŭ por la venonta, kaj jam liberigis sin de ĉia kateno.
411. Mi nomas lin bramano, kiu estas libera de ĉia pasio kaj komprenas la principon de la sufero* kaj atingis la fonton de la nektaro*.
412. Mi nomas lin bramano, kiu ne estas alligita al la surteraj feliĉoj kaj malfeliĉoj, kaj vivas sensufere, malavide kaj pure.
413. Mi nomas lin bramano, kiu alte staras super la ŝanĝema vivo, same kiel la plenluno sennuba, klara kaj hela.
414. Mi nomas lin bramano, kiu jam subigis ĉian malbonon kaj atingis la transan bordon; li nun vivas en trankvila meditado, honeste, fidele, malavide kaj pace.
415. Mi nomas lin bramano, kiu forlasis la hejmon kaj migradas, por nuligi la radikon de la avideco.
416. Mi nomas lin bramano, kiu forlasis la hejmon kaj migradas, por nuligi la radikon de la amo.
417. Mi nomas lin bramano, kiu distranĉis ĉian rilaton kun homoj kaj dioj, kaj liberigis sin de ĉia kateno.
418. Mi nomas lin bramano, kiu forĵetis ĉian ĝojon kaj malĝojon, kaj vivas freŝe kaj kuraĝe la senŝanĝan ekzistadon.
419. Mi nomas lin bramano, kiu vivas libere kaj feliĉe trans la vivo kaj morto de ĉia vivaĵo.
420. Mi nomas la arhaton bramano, kiu kun pura koro foriris al la loko* nekonata al dioj, gandarvoj kaj homoj.
421. Mi nomas lin bramano, kiu por ĉiam nenion posedas nek gajnas.
422. Mi nomas lin bramano, kiu brave kaj kuraĝe subigis sin kun firma kredo.*
423. Mi nomas lin bramano, kiu scias sian antaŭnaskan ekzistadon, spertis la deva-lokon kaj narakon, kaj vivas nun la lastan vivon. Tiamaniere li fariĝis okulta saĝulo, sendifekte en ĉio.

Glosaro

Agnio: Bramanisma dio de fajro.
arhato: arakan. Tiu, kiu jam distranĉis ĉian vivdeziron, kaj atingis la plej altan rangon de la ŝramano.
atmo: ĵiga, ga. Individua animo. Laŭ la budaismo oni ne devas konsideri ion al si apartenanta, precipe sian korpon, kvazaŭ si mem. Oni krome ne akceptas ĝian koincidon kun la kosma animo (Bramo).
bikŝuo: biku. Tiu, kiu jam trapasis multajn religiajn ordonojn, kaj tenas la vivon kiel almozulo.
bramano: baramon. Bramanisma bonzo.
Bramo: La unua persono de la hinduisma Triunuo: Bramo, Indro kaj Viŝnuo, kiuj estas poste enkondukitaj en la budaismo kiel dioj: Bonten, Taiŝakten kaj Biĉten.
Budao (= Budho): Bucu. Homo, kiu atingis la plej superan gradon de la sciado kaj klarvidado. La vorto estas ankaŭ uzata kiel alnomo de ĝotamo.
darmo: . Instruo de Budao; tuta doktrino de budaismo.
deva-loko: ten. La ĉielo, kie la dioj loĝas.
Gandarvo: Kendappa. Heterogena diaĵo de muziko.
Indro: Taiŝaku-ten. Hinduisma dio de milito.
Jogo: joga. Hindua asketismo
marao: akuma. Diablo aŭ satano.
narako: ĵigoku. Bramanisma infero. La homa animo migradas laŭ la karmo, t.e. laŭ la leĝo de senfina intereĉeno de la kaŭzo kaj efikoj, ses vojojn unu post alia, ĝis ĝi fine atingas la nirvanon. Tiu ĉi migrado estas nomata samsaro (rinne). Jen la ses vojoj: naraka, malsatula, bruta, asura (batalema diaĉo?), homa kaj dia.
nirvano: nehan. Stato de perfekta sereneco, atingebla per la kompleta neniigo de ĉia vivdeziro, per la klarvidado pri la iluzieco de la memo. Ĝi metas finon al la ĉeno de la renaskiĝo.
ok-vojo: haŝŝôdô. Ok ĝustaj vojoj por senigi la suferon kaj eniri en la nirvanon. Ĝuste vidi, pensi, paroli, agi, vivi, peni, koncentriĝi kaj stabiliĝi.
pravrajano: ŝukke. Tiu, kiu forlasis la hejmon por sindoni al la budaismo.
ratno: trezoro. 3 trezoroj = Budao, Darmo kaj Samgo (eklezio de Budao).
sala-arbo: ŝala-ĵu. Giganta arbo, kiu portas hele flavajn florojn bonodorajn. Estas konate, ke Ŝakjamunio eniris en la nirvanon sub la sala-arboj en Kusinagaro (383 a.K.)
samsaro: rinne. ĉeno de la renaskiĝo.
satjo: vero. 4 veroj = Sufero, ĝia kaŭzo, ĝia senigo kaj la vojo per kies praktikado oni kapablas atingi al la senigo.
srota-apano: joruka. Unua paŝo al la nirvano.
sutro: kjô. Budaisma libro.
ŝramano: ŝamon. Preskaŭ samsignifa kiel bikŝuo.
tatagato: njorai. Alveninto de la mondo de vereco personigita.